Joaquim Nabuco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1849 en Recife | ||||
Morto | 17-an de januaro 1910 (60-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Faculdade de Direito do Recife (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | José Tomás Nabuco de Araújo (en) vd | ||||
Gefratoj | Sizenando Nabuco (en) vd | ||||
Edz(in)o | Eufrásia Teixeira Leite (en) vd | ||||
Infanoj | Carolina Nabuco (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato juristo ĵurnalisto aŭtobiografo ŝtatreprezentanto politikisto verkisto historiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
JOAQUIM Aurélio Barreto NABUCO de Araújo (1849-1910) (* Recife, en la 19-a de aŭgusto 1849 - Vaŝingtono, en la 17-a de januaro 1910) estis brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto. Li estis ankaŭ kunfondinto de la Brazila Beletristika Akademio. Krom oratoro, poeto kaj memoriverkisto, li estis unu el la grandaj diplomatoj de la Brazila Imperio (1822-1889).
Krom la verko "Aboliciismo", "Minha Formação" (Mia Edukiĝo) rangas kiel grava verko pri memoraĵoj, kie oni rimarkas la paradokson de iu, kiu edukiĝis de sklavista familio, sed elektis la lukton favore al la emancipiĝo de la sklavoj. Li kutime diradis ke la patriotismo estas la ligilo kiu harmoniigas la patrujon al la homaro.